|
Read Ebook: Tri Noveloj by Hawthorne Nathaniel Grobe Edwin Translator
Font size: Background color: Text color: Add to tbrJar First Page Next Page Prev PageEbook has 195 lines and 15405 words, and 4 pages"?u ni tiel balda?e denove maljuni?is?" ili ekkriis morne. Kaj efektive, tia?o okazis. La Juneco-Akvo disponis virton e? pli efemeran ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ?i anta?e estigis. Jes ja, denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ?ian virinecon, la maljunulino kunigis anta?viza?e siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la ?erkokovrilo fermi?u super ?i se maleblas ke ?i ne plu restu bela. "Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la Juneco-Akvo el?erpi?as surgrunde. Tamen mi ne beda?ras ?ian forpason. Se la fonto ?prucegus anta? mia dompordo mem, mi ne klini?us por lavi miajn lipojn en ?i. Ne, e? se ties deliro da?rus ne momentojn, sed jarojn. Tia estas la leciono kiun vi lernigis al mi!" Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene, tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon. LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO La sakristiano staris sur la anta?pordo de Milfordo-kunvendomo, vigle provtiretante la sonoril?nuron. La multa?uloj de la vila?o alvenis klini?poze la? la strato. Brilviza?aj geknaboj kapriolis ?oje apud siaj gepatroj a? imitis pli seriozan pa?ritmon, prikonsciante la dignon de siaj diman?aj vesta?oj. Neti?intaj fra?loj direktis la?flankajn rigardojn al la belaj fra?linoj, ekopiniante ke la diman?a sunlumo ilin beligas e? pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam atingis la anta?pordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Mo?to Hupero. La unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ?esu funkcii. "Sed kion bona Pastoro Hupero portas surviza?e?" ekkriis mirege la sakristiano. ?iuj a?dintoj tuj returni?is kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, alvenantan malrapidpa?e kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. Komunakorde ?iuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro Hupero. "?u vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo Grejo. "Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis inter?an?onta predikejojn kun Pastoro ?uto de Vestburgo. Tamen hiera? Pastoro ?uto sendis mesa?on al li pardonpetantan pri lia devo fari funebran predikon." Eble ?ajnas malgranda la ka?zo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ?entlemana viro de ?irka? tridek jaroj, kvankam ankora? fra?lo, estis vestita kun deca klerika bonordo, kvaza? zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia diman?a kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirinda?on. Volvite ?irka? lia frunto kaj pendante anta? lia viza?o tiel malsupre ke lia spirado ?in tremigis, nigra vualo ka?is la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ?i ?ajnis konsisti el du krepfalda?oj entute kovrantaj lian viza?on krom la bu?o kaj la mentono sed ver?ajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ?iujn vivajn kaj senvivajn esta?ojn. Surportante anta?viza?e tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero da?re anta?enpromenis, malrapid- kaj trankvilpa?e, iom klini?ante, rigardante la teron, same kiel okazas ?e abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn pre?ejanojn siajn ankora? atendantajn sur la anta?kunvendoma ?tuparo. Tiel forte miregis tiuj lastaj tamen ke apena? ili agnoskis la saluton. "Mi ne sukcesas kredi ke la viza?o de bona S-ro Hupero ka?i?as malanta? tiu krepopeco," diris la sakristiano. "Ne pla?as al mi la afero," murmuris maljunulino dum ?i eniris lampa?e la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur ka?inte la viza?on, en horora?on." "Nia pastoro frenezi?is!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la sojlon. Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam anta?iris S-ron Huperon en la kunvendomon kaj estigis grandan movi?adon inter la pre?ejanoj. Nur malmultaj sukcesis da?re anta?enrigardi dum la ple?multo preferis turni la kapon pordodirekten. Multaj ekstari?is kaj returni?is duoncirkle. Pluraj knabetoj surgrimpis la se?ojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. Esti?is ?enerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subse?a movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ?ajnis ne rimarki la perturbi?on de siaj samreligianoj. Li eniris kun preska? sensona pa?o, klinetis la kapon al la amba?flankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej a?an pre?ejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri malkutima?o en la aspekto de sia pastoro. Li ?ajnis ne partopreni plenkonscie la ?eneralan miregon ?is kiam S-ro Hupero la?grimpis la ?tuparon kaj sin elmontris en la predikejo viza?--al--viza?e, krom pri la nigra vualo, kun sia pre?ejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam fortiris. ?i ?anceli?is kun lia konstantritma spirado dum li la?tlegis la psalmon. ?i pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta pa?o dum li deklamis la elektitajn Bibliajn eltira?ojn. Dum li pre?is la vualo ku?is peze sur lia suprenlevita viza?o. ?u li celis tiun ka?i anta? la timiga Esta?o kiun li alparolis? Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la palviza?aj kultanoj estis preska? tiel timiga vida?o al la pastoro kiel la nigra vualo al ili. S-ro Hupero konati?is kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li entreprenis survojigi siajn pre?ejanojn ?iel-direkten pere de mildaj konvinkaj influoj anstata? ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj tondra?oj. La prediko kiun li nun deklamis distingi?is pro la samaj stilaj kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. Tamen estis io, ?u en la sentemeco de la diskurso mem, ?u en la imago de la a?skultantoj, kiu faris ?in la plej potenca parolado kiun ili iam a?dis eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ?in, iom pli malhele ol kutime, la milda mal?ojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis sekretan pekadon kaj tiujn malfeli?ajn misterojn kiujn ni ka?as al niaj plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn pla?as al ni ka?i al nia propra konscio, e? forgesante ke la ?ioscianto scipovas ilin malkovri. Li kvaza? spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. ?iu a?skultanto, la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la predikanto alvenis ilin ?telpa?e, malanta? sia terura vualo, kaj malkovris ilian hamstritan provizon da korpa a? mensa pekado. Multaj etendis surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis nenion teruran. Almena?, enestis ?in nenia perforto. Tamen, reage al ?iu vibrosono de lia mal?oja vo?o, la a?skultantoj ektremetis. Ilian miron akompanis senpeta patoso. Tiel forte la a?skultantoj sentis malkutiman econ ekaktivi?i en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta flankenblovi la vualon, preska? kredante ke ?i-malanta?e malkovri?os nekonata viza?o, kvankam formo, gesto kaj vo?o apartenas al S-ro Hupero. Je la fino de la Di-servo la pre?ejanoj eliris haste kaj kun maldeca senordo, avide dezirante transsciigi sian ?is tiam briditan miron, sentante malpezi?i siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu vidis la nigran vualon. Iuj kuni?is en malgrandaj cirkloj, sin premante unu kontra? la alian, samtempe ke kunkapi?e iliaj bu?oj vigle flustradis. Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj parolis la?te, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj ?ancelis siajn sa?emajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ?irmilon pro malbona vidkapablo okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis anka? bona S-ro Hupero, malanta? sia pre?ejanaro. Turnante sian vualitan viza?on de unu grupo al alia, li elmontris ta?gan respekton al la grizharuloj, salutis la meza?ulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, agnoskis la junulojn kun miksa?o da a?toritato kaj amo, ku?igis la manojn sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ?iam en la Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian ?entilecon. Neniu, kontra?e al pasintokaze, deziris sin honorigi kunpromenante ?eflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Sa?ndero, sendube pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie anta?e la estimata kleriko kutimis beni la man?on preska? ?iun diman?on ekde sia postenigo ?e la pre?ejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la pre?ejanoj, kiuj ?iuj lin fiksrigardis. Mal?oja rideto briletis malklare de malanta? la vualo, flagretis ?irka? lia bu?o, glimetis dum li malaperis. "Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina ?apelvualo, povus sur la viza?o de S-ro Hupero fari?i tia terura?o!" "Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ?ia edzo, la vila?a kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto kiun estigas tiu kaprico e? ?e seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, kvankam ?i kovras nur la pastoran viza?on, trudas sian influon al lia tuta persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. ?u vi ne spertas la saman senton?" "Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soli?i kun li inter?an?e de la tuta mondo. Mi scivolas ?u li ne timas soli?i kun si mem?" "Viroj foje tielas," diris ?ia edzo. La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj amikoj jam kuni?is en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke anta? la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, da?re kovrata de sia nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpa?is la ?ambron kie elmontri?is la kadavro kaj anta?enklini?is super la ?erko, dironte lastan adia?on al sia forpasinta pre?ejano. Dum li klini?is, la vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ?iaj palpebroj ne jam ?is?iameterne fermi?is, eble la morta fra?lino povintus vidi lian viza?on. ?u S-ro Hupero anta?timis ?ian rigardon kaj pro tio ekretenis hastamane la nigran vualon? Pre?ejanino spektinta la intervjuon inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la klerikaj trajtoj malkovri?is, la kadavro iom tremetis, susurigante la mortotukon kaj muslinan ?apon, kvankam la viza?o konservis la trankvilon de la morto. Super?tica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun fenomenon. Post la ?erkovizito S-ro Hupero enpa?is la ?ambron de la lamentantoj, kaj de tie aliris la ?tuparsupron por tie eldiri la funebran pre?on. Tenervorta kaj korafekcia pre?o ?i estis, plena je mal?ojo, tamen tiel saturite de ?ielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tan?ita far fingroj de mortintoj, ?ajnis a?di?eti inter la plej malfeli?aj eldirtonoj de la pastoro. La a?skultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur malklare kiam li pre?is ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga horo iun tagon forkaptonta la vualon de anta? iliaj viza?oj. La ?erkoportantoj eliris pezpa?e kaj la lamentantoj postsekvis, mal?ojigante la tutan straton, mezvoje inter la anta?enirinta mortinto kaj S-ro Hupero, postveninta kun lia nigra vualo. "Kial vi malanta?enrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto. "Mi fantaziis," ?i respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fra?lino kuniras man-en-mane." "Anka? mi, kaj en la sama momento," diris la alia. Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vila?o Milfordo estis geedzi?onta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por tiaj okazoj serenan feli?on ofte instigantan simpatian rideton ?e la kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ?ojegon liaflankan. Nenia kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipi?is la stranga miro amasigita ?irka? li dum la tago. Ne rezultis tia?o tamen. Kiam S-ro Hupero alvenis la unua vida?o kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora, nigra vualo jam anta?e des pli mal?ojiginta la funebran ceremonion kaj nun a?guranta por la geedzi?o nur malbonfarton. Tia estis ?ia tuja efekto sur la gastojn ke ?ajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruli?inta krepuskamaniere de malanta? la nigra krepo. La geedzi?paro ekstari?is anta? la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la tremanta mano de la novedzo. Pro ?ia mortaspekta palo la gastoj ?irka?flustre hipotezis ke eliris sian tombon por edzini?i la fra?lino entombigita anta? kelkaj horoj. Se iam alia geedzi?rito tiel mornis, estis devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ?an?i?is en mortoanoncilon. Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj vo?e deziris feli?on al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj eldira?oj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvaza? per gajeta fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam superver?is ?iujn aliajn gastojn. Lia korpo tremeta?is, liaj lipoj blanki?is, li terendisver?is la ankora? ne gustumitan vinon kaj forkuris en la malhelon. Anka? Tero surportis propran Nigran Vualon. La sekvintan tagon la tuta vila?o Milfordo priparolis preska? nenion krom la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero ka?ata malanta? ?i, disponigis diskutadtemon al konatoj renkonti?antaj sur la strato kaj al dommastrinoj interkla?antaj tra siaj malfermitaj fenestroj. ?i estis la unua nova?o kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj pribabiladis ?in survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris la viza?on per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn ke li timigis anka? sin ?is preska?a frenezi?o fontinta el lia ?ercemeco. Mirinde estis ke el ?iuj kla?emuloj kaj malrespektemuloj de la paro?o neniu kura?is starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel agas? Anta?e, kiam ajn esti?is inter la pre?ejanoj la plej eta okazo starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li malkonsentis konduti la? iliaj ju?oj. Se iam li eraretis, tio okazis pro tiel doloriga grado da malmemfido ke e? la plej mildavorta malaprobo lin igis konsideri la koncernan sengrava?on kiel krimon. Tamen, kvankam bone konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paro?ano elektis pritrakti la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego, nek malka?e agnoskita nek zorge ka?ita, kiu instigis ?iun respondecigi ?iun alian ?is tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero pre?ejan delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li anta? ol ?i ekskandali?u. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La pastoro ilin akceptis kun amika ?entileco, sed silenti?is post kiam ili sidi?is, lasante entute al siaj vizitantoj la ?ar?on anonci sian gravan celon. La temo, ni rajtas supozi, sufi?e evidentis. Jen estis la nigra vualo ?irka?iranta la frunton de S-ro Hupero kaj ka?anta ?iun viza?trajton super lia trankvila bu?o sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton de mal?oja rideto. Tamen la krepopeco, la? ilia imago, ?ajnis anta?pendi lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo flanken?eti?us, eble ili ?in priparolus libere, sed ne anta? tio. Tial ili sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturni?ante maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ?ajnis, la? ilia supozo, fiksi?i sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj revenis embarasite ?e siaj elektintoj, ju?ante la aferon tro grava por ke ?in pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ?iupre?eja konsilio, a? e? eble, la?bezone, ?enerala sinodo. Estis en la vila?o tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al ?iuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo a? e? sen esti kura?inta peti klarigon, ?i, kun la trankvila energio de sia karaktero, decidi?is forpeli la strangan nubon ?ajnantan amasi?i ?irka? S-ro Hupero en ?iu momento pli malhele ol anta?e. Kiel lia promesita edzino ?i rajtis ekscii kion ka?as la nigra vualo. Okaze de la unua vizito de la pastoro tial ?i malfermis la temon kun senpera simpleco kiu plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ?i. Post kiam li sidi?is, ?i fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ?i la timigan mal?ojon tiom miregigintan la pre?ejanaron. ?i estis ordinara duobla krepfalda?o pendanta ekde lia frunto ?is la bu?o kaj iom movi?anta la? lia spiradritmo. "Ne," ?i diris plenvo?e kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio terura, krom tio ke ?i ka?as viza?on kiun ?iam pla?as al mi rigardi. Venu, bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malanta? la nubo. Unue, formetu vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ?in surmetis." La rideto de S-ro Hupero briletis malklare. "Alvenos la horo," li diris, "kiam ?iuj ni for?etos niajn vualojn. Bonvolu ne malaprobu, tre kara amikino, ke ?is tiam mi da?re surportu tiun-?i krepopecon." "Anka? viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fra?lino. "Almena? formetu la vualon de anta? ili." "Elizabeto, tion mi faros," li diris, "?is la limo rajtigita de mia ?uro. Eksciu, tial, ke ?i-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo ?in surporti ?iam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj anta? la rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia vivanta okulo vidos ?in fortiri?i. Necesas ke tiu-?i morna ?irmilo apartigu min disde la mondo. E? vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri malanta? ?i." "Kiu malfeli?iga aflikto surfalis vin," ?i petis serioze, "por ke vi tial ?is ?iam malheligu viajn okulojn?" "Se ?i estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas, sendube same kiel la plejmulto el homoj, mal?ojojn sufi?e malhelajn por rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin." "Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj mal?ojoj devenas el senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj respektata, povus esti?i oniflustra?oj proponantaj ke vi ka?as vian viza?on pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno, forigu tian skandala?on!" Siaj vangoj ru?i?is dum ?i aludis la naturon de la onidira?oj jam ?irka?irantaj en la vila?o. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis. Li e? ridetis denove?i estis tiu sama malfeli?a rideto havanta ?iam la aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malanta?vualan malhelon. "Se mi ka?as la viza?on pro mal?ojo, estas sufi?a ka?zo," li respondis simplamaniere. "Kaj se mi ?in ka?as pro sekreta peko, kiu homo ne povus agi same?" Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ?iuj petegoj ?iaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ?i ?ajnis perdi?i en meditado, konsiderante ver?ajne kiujn novajn rimedojn necesas utiligi por eltiri sian fian?on el tiel malhela fantazio kiu, se ?i ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam ?i disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruli?is la? ?iaj vangoj. Sed subite, preska? tujege, nova sento anstata?is ?ian mal?ojon. Dum ?iaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke, kiel krepusko pleniginta sen anta?anonco la aeron, ?iaj teruroj ?irka?falis ?in. ?i stari?is kaj sin postenigis, tremante, anta? li. "Kaj tial ?u finfine vi sentas tion?" li diris funebre. ?i respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturni?is por eliri la ?ambron. Li anta?enhastis kaj mankaptis ?ian brakon. "Pacienci?u pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam la?necese ?i-tiu vualo nin apartigu tie-?i surtere. Estu mia kaj de nun anta?en estos nenia vualo sur mia viza?o, nenia malhelo inter niaj animoj! ?i estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malanta? mia nigra vualo. Ne forlasu min por ?iam en ?i-tiu mizera malhelo!" "Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian viza?on," diris ?i. "Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero. "Tial adia?!" diris Elizabeto. ?i eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, pa?zante ?e la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ?ajnantan preska? penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgra? sia mal?ojo, S-ro Hupero ridetis, pensante ke, e? se la hororoj tiel ombre reflektataj de la vualo ne povis ne kontra?starigi en profunda malhelo du el la plej karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feli?o nur materiala emblemo. Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero nek ekscii, per senpera peto, la sekreton la?supoze ka?atan de ?i. Homoj pretendantaj superi popolajn anta?ju?ojn ?in konsideris kiel nur unu el tiuj malkomunaj emoj ofte miksi?intaj inter la seriozaj agoj de viroj alie bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ?iujn per sia aparta speco de frenezio. La popolamaso tamen ju?is S-ron Huperon preterripara ?enanto. Li ne sukcesis promenadi la?strate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturni?os por lin eviti dum alihumoraj homoj sin devigos sin ?eti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado al la tombejo, ?ar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ?iam de malanta? la tombo?tonoj viza?oj spione rigardetis lian nigran vualon. ?irka?iris onidira?a fabla?o la? kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de la mortintoj. Mal?ojigis lin ?isfunde de lia bonvola koro observi kiel la infanoj forfu?is anta? lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn e? kiam lia melankolia figuro ekvidi?is ankora? fordistance. Ilia instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke prelernatura hororo interteksi?is kun la fadenoj de la nigra krepo. Verdire, la? ?enerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo estis tiel granda ke li neniam volonte pasis anta? spegulo nek klini?is por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradira?ojn la? kiuj la konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por ke li entute ka?u ?in a? ?in aludu alie ol malklare. Tial, de malanta? la nigra vualo, nubo ruli?is en la helan sunbrilon, dubasenca?o pri peko a? mal?ojo kiu ?irka?volvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo a? kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis seninterrompe en ?ia ombro, palpser?ante malhele en sia animo a? spektante ekster si tra tiu perilo kiu mal?ojigis la tutan mondon. E? la senle?a vento, la? onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero da?re ridetis malfeli?e al la palaj viza?oj de la mondeca homamaso dum li preterpasis. Inter ?iuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan rezulton: ?i faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera emblemo--?ar ne estis alia ?ajna ka?zo--li fari?is ege potenca viro super animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ?iam lin estimis kun aparta timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, anta? ol li kondukis ilin al ?iela lumo ili eniris ?e li malanta? la nigra vualo. Efektive, ?ia malhelo scipovigis lin kompati ?iujn senlumajn tendencojn. Morantaj pekintoj alvokis la?tvo?e S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ?is kiam li alvenis, malgra? tio ke kiam li anta?enklini?is por flustri konsola?ojn, ili ektremegis pro la vualita viza?o tiel intime alproksimi?inta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo e? kiam la morto nudigis lian viza?on. Havante nur la malutilan celon rigardi lian figuron, ?ar estis malpermisite ekvidi lian viza?on, fremduloj voja?is longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la pre?ejo. Sed multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen anta?e ektremegi! Foje, dum la estrado de Guberniestro Bel?ero, la instancoj invitis S-ron Huperon deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris anta? la ?efadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel profundan efekton ke poste la le?proponojn de tiu jaro karakterizis la tuta mal?ojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego. Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senripro?a pri siaj eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj feli?aj, sed ?iam alvokata por tiujn helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj da?re forpasis, fatigante siajn ne?ojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ?iuj Nov-Angliaj pre?ejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preska? ?iuj komencepokaj pre?ejanoj liaj, estante jam meza?aj kiam li alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan pre?ejanaron li havis en la pre?ejo, duan pli homabundan en la pre?eja tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun ekrajtis mallaci?i. Add to tbrJar First Page Next Page Prev Page |
Terms of Use Stock Market News! © gutenberg.org.in2025 All Rights reserved.