Use Dark Theme
bell notificationshomepageloginedit profile

Munafa ebook

Munafa ebook

Read Ebook: Saltego trans jarmiloj by Forge Jean

More about this book

Font size:

Background color:

Text color:

Add to tbrJar First Page Next Page

Ebook has 1592 lines and 45992 words, and 32 pages

JEAN FORGE

SALTEGO TRANS JARMILOJ

Romano originale verkita

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

?IUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG

MADE IN GERMANY

PRESEJO BREITKOPF & H?RTEL, LEIPZIG

ANTA?PAROLO

Esperantistoj estas ?enerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do esperas ?ojigi ilin per ?i tiu verko konforma al iliaj ecoj.

Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo -- kun lia afabla permeso -- estis parte mia gvidanto.

Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn amikojn!

?EFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO

Mateo Froma?i, eksperimentisto kaj inventisto Sinjorino Kamilo, lia edzino Maria, lia filino Profesoro Sova?i, lia amiko Fra?lino Snob, edukistino Tabaka?, nenionfaristo Karolo, a?tomobilisto kaj servisto Cili, ?ambristino Sabino, kuiristino Sinjoro Kovalo, verkisto

ENKONDUKO

Horlo?o super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:

,,Kvina horo! ?u vi ne ?esos skribi?..."

Tiam mi for?etas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la skribitajn pa?ojn, kiuj ku?as sur la skribotablo...

Kio? ?u estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj -- por konfesi la veron -- mi estus verkinta ankora? ?is tagmezo a? pli longe. Efektive, forte ekkaptis min mia nova romano ,,La ombro", kiun mi ?us havas ,,subplume"...

Kvina horo matene!...

Mi flanken?ovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ru?an matenon. Kion fari nun? Dormi? Tio estus peko; ?ar belega somera tago staras anta? la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la naturo brilas en multkolora vesta?aro. Birdoj trilas en la arboj. Kaj blovas juna fre?a vento...

Kio do? ?u promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...

Ha, ideo! Kompreneble.

Malla?te mi pa?as tra la dormeganta domo. Kun kura?aj pa?oj. Kun gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En remizon...

Mi eltiras mian a?tomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino. Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ?io!

Ekzumas la ma?ino. La veturilo tremas kvaza? hundo ekkurema.

,,Vi kuros, kara mia besto", mi diras kun dorlota vo?o. ,,Vi kuros en la junan fre?an tagon vete kun la vento!..."

Anta?en!

Ekbruas la motoro. Ekbruli?as pne?matikoj trans la korton. En eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj dom?tona?oj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberi?as fine: aperas rekta ?oseo!

Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta fre?a vento. ?i levas min...

Mi ?ajnas ?vebi meze en la suna lumo...

Vespero venas.

Tutan tagon mi veturis. Sen?ese sidis ?e la direktila rado. Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vila?on post vila?o, urbon post urbo...

Kie mi estas nun? ?u mi scias? Ie, ?e voja kurbo la vento forportis malice mian stratan planon. ?u mi bezonas scii, kien mi veturas? Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga! Por mi estas ?efa?o, senti subrade novan rektegan ?oseon...

Ha! Eksaltegas la montrilo de l' takimetro! Ektondras la motoro. Anta?en kun triobla rapideco!...

La vojo kuregas kontra? min.

La pinte-akra anta?a?o de la veturilo tran?as kvaza? glavo la aeron. Furioze mu?egas la vento. ?i for?iregus sendube mian kapon, se mi ne ka?us ?in malanta? la duonronda ?irmanta vitro. La bruego de la ma?ino kvaza? droni?as en la venta fajfado. Mi estas surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la veturila torso, regule, kvaza? batas koro. ?ajnas efektive al mi, ke mia veturilo estas vivanta esta?o...

Vila?o aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ... flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... anta?en! ... pli rapide!...

Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur sur du pne?matikoj ... apud mi disflugas ?io flanken ... homoj ... bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide ol filmo ruli?as preter mi la multkoloraj bildoj...

Vespero venas ... mi maltrankvili?as ... de tempo al tempo laco pendi?as salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro: veturi! ... veturegi!...

Meze sur ?oseo staras ru?a globo. Kvaza? grandega purpura disko trovi?as anta? mi la suno ... mi veturegas kontra? ?in ... freneze saltas la takimetro ... la vento fari?as uragano...

La arboj ?e la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ?ovi?as al mi renkonte ... la ?oseo fari?as rubandego de griza tolo, kiu tiri?as sub mi ... ?u mi veturas? ... ?u mi staras? ... senmove sur unu loko meze en ?i tiu ?aosego da koloroj?...

Mi flugas! Mi transi?as en feli?egan staton, en ebrian ?anceli?on ... mi balanci?as ... kviete lulmovi?as mia veturilo ... mi sentas, ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberi?as for de la grundo...

Mi flugas ... for de l' tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi sentas, ke mi rule grimpas sur ?iaj longaj radioj pli kaj pli alten ... ke mi veturas sur ?iaj radioj kvaza? sur senfinaj brilegantaj reloj ... ke la pne?matikoj ruli?as sur ?i tiu rela vojo pli kaj pli supren ... en sferojn de eterna lumo!

Mi estas libera kaj malpeza.

Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego. Kaj ?i tiu varmego flame penetras en mian animon...

Mi volas kanti pro ?ojego kaj feli?o...

Jam mi ne a?das la ?emojn de l' motoro ... jam mi ne a?das la furiozantan orkanon, kiu mu?egas ?irka? mi kvaza? bolanta maro...

Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ru?ebrilan arka?egon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...

Kaj meze en ?aoso da koloroj, kiuj min ?irka?as kvaza? gigantegaj muroj, en ondo de purpura lumo, mi levi?as ... stari?as ... etendas vaste amba? brakojn ... renkonte al la fajra disko...

?irka? mi kantegas la orkano potencan melodion...

Add to tbrJar First Page Next Page

Back to top Use Dark Theme